🖥 52-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO
09:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Virtuala evento por kompensi la nuligon de la 52-a ĉeesta MT

Internacia

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara!








-------------------------
LIBROSERVA SPECIALA OFERTO (la 25-an kaj 26-an de aprilo!)

Dum la tuta semajnfino eblos aĉeti kion ajn en la stoko (escepte de brokantaĵoj) kun sesona rabato sendepende de kvanto. Por koni la novaĵojn de la libroservo bonvolu viziti la informfluon Laste Aperis (vi estas bonvena aboni ĝin retpoŝte) kaj esplori la recenzojn ĉe la reta revuo Esperanto.
-------------------------
GASTLIBRO (subskribu nur dum la 25-a de aprilo!)

La Gastlibro (musklaku por subskribi) estas tradicia elemento de la malfermaj tagoj. Subskribu dum la 25-a de aprilo. En la 26-a de aprilo okazos loterio kaj simbole almenaŭ 52 homoj gajnos premion! La gajnintoj estos kontaktitaj retpoŝte. Subskriboj en aliaj datoj ne estos konsiderataj por la loterio. Se vi aldone volas helpi premii eĉ pli da homoj, via donaco bonvenas. Por scii kiel sendi donacojn vizitu https://uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “52-a MT”. Ju pli da donacoj, des pli da premioj: helpu nin atingi la sumon de 520,00 €! La nomoj de subskribintoj estos metitaj en la fizika gastlibro, kiu troviĝas en la Centra Oficejo.
-------------------------
PROGRAMO (roterdama tempo)

Gastlibro (subskribu nur dum la 25-a de aprilo!)

Per YouTube - premierontaj prelegoj: ludlisto de la Malferma Tago - Aprilo 2020

09:00-09:24: Filmo Vizito al la Centra Oficejo (komuna spektado) YouTube-ligilo
09:24-09:30: Filmo Konciza bild-historio de la Centra Oficejo (komuna spektado) YouTube-ligilo
09:30-10:40: Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate (Mireille Grosjean) YouTube-ligilo
10:40-10:50: Speciala prelego Burunda teo (Jérémie Sabiyumva) YouTube-ligilo
10:50-11:20: Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui? (Marianne Pierquin) YouTube-ligilo
11:30-12:20: Speciala prelego Sin nutri per la naturo (Lode Van de Velde) YouTube-ligilo
12:20-13:00: Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo) (Mireille Grosjean)
13:00-13:40: Speciala prelego TEO (Zhang Ping “Ĝoja”, Olga Ŝiliaeva kaj Rafael Henrique Zerbetto)

Per Zoom - vivelsendotaj prelegoj (instrukcioj pri aliro pli sube)

13:50-14:30: Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo (Anna Striganova)
14:30-15:10: La koronvirusa pandemio: evoluo kaj implicoj por Esperanto (Amri Wandel)
15:10-15:40: Kiel TEJO funkcias kaj respondas al la koronvirusa krizo (Léon Kamenický)
15:40-16:20: La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos (Orlando Raola)
16:20-17:00: Prezidantaj perspektivoj pri UEA (Duncan Charters)

Per Facebook - speciala retkoncerto de Kjara: Facebook-paĝo de UEA

17:30: Koncerto de Kjara speciale por la Malferma Tago en la Facebook-paĝo de UEA (laŭplane eblos sekvi ankaŭ per Zoom)
-------------------------
BABILU!

Babili kun aliaj esperantistoj estas unu el la ĉarmoj de Esperanto-eventoj. Ni invitas ĉiujn aliĝi al la Telegram-grupo de UEA: https://uea.telegramo.org/. Tie eblos kunkomenti dum la tuta evento. Alternative, dum la unua parto de la programo, spektantoj en Jutubo povas ankaŭ realtempe afiŝi komentojn. La Zoom-MT-ejo estos malfermita ekde la 4:30 matene roterdame. Kvankam la celo estas testi la prelegojn, kiuj okazos en la dua parto, ĉiuj rajtas eniri, ĉar spektantoj povas ankaŭ testi siajn aparatojn. Ni provos aranĝi, ke, dum oni spektas en Jutubo, oni povas ankaŭ uzi Zoom por komenti. Inter la prelegoj en Jutubo estas kelke da minutoj inter ili. Kvankam la programo montras rondajn horojn, plej multe de la prelegoj ĝuos inter sep kaj kvin minutoj post la antaŭa prelego. Tio permesos al homoj leviĝi el la seĝo, iom promeni, preni kafon. Sed tio povas esti ankaŭ bona okazo por komenti per Telegram aŭ per Zoom. Krom tio inter la unua kaj dua parto de la programo estas dekminuta (efektive 14-minuta, ĉar la lasta jutuba prelego finiĝas je 13:36) paŭzo kaj tio ankaŭ estas bona okazo por babili antaŭ la komenco de la unua prelego de la dua parto. Inter la prelegoj de la dua parto estos ĉiam almenaŭ dek-minuta spaco donota de la preleganto por demandoj de la publiko. La dua parto finiĝas je la 17:00 kaj la kocerto de Kjara komenciĝas je la 17:30 - do duona horo por interagado. La koncerto devos finiĝi antaŭ la 18:30, sed la babilejo de Zoom restos malfermita ankoraŭ tri horojn post tio. Ĉiel ajn, se okazos teknikaj baroj ĉe Zoom, Telegram estas la rekomendata babilejo. Bonan eventon kaj bonan babiladon!
-------------------------
KLARIGOJ KAJ INSTRUKCIOJ

ALIRO AL ZOOM

Por aliri la MT-ejon en Zoom vi povas uzi vian poŝtelefonon (Android/iPhone), tabulkomputilon, aŭ (teko)komputilon. Tuj kiam vi envenos la Malferman Tagon, viaj kamerao kaj mikrofono malŝaltiĝos por preventi diversajn bruojn dum la prelegoj - vi povos nur vidi kaj aŭdi la prelegantojn. Post la fino de ĉiu prelego, se vi havas demando(j)n, vi povas:

(i) aŭ: levi la manon virtuale. Por levi la manon, bonvole unue premu la butonon “Participants” (partoprenantoj), kaj poste la butonon “raise hand” (levu manon). 

(ii) aŭ: tajpi vian demandon eĉ dum la prelegoj en la babilejo (chat) de Zoom.

Sabaton, la 25-an de aprilo 2020, ekde la 4:30 laŭ la roterdama horzono la MT-ejo en Zoom estos malferma por ĉiuj, tamen la oficiala komenciĝo de la Malferma Tago ĉe Zoom estos je la 13:50. Inter la 4:30 kaj la 13:50 ĉiuj partoprenontoj povos eniri la MT-ejon, kiam ajn konvenas por ili, por provi sian konektiĝon al Zoom. Se vi havos problemon, rigardu al la fina parto de tiu ĉi teksto.

Nun ni klarigas, kiel vi povas eniri la ejon en Zoom: (unufoje aŭ duoble) klaku la suban ligilon – kaj nur se bezonate tajpu la Kunven-Identigilon (Meeting ID) kaj Pas-vorton (Password) – por eniri la virtualan medion de la Malferma Tago:
https://us02web.zoom.us/j/86938954371?pwd=ekVFZXQ0aFQyMlZiSG8wK0g2TDludz09 
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 869 3895 4371
Pas-vorto (Password): 793723

Se tiel vi ne povis sukcesi, bv. sekvi la suban proceduron:
1- Se vi volas uzi vian poŝ-telefonon aŭ tabul-komputilon, vi bezonas unue elŝuti kaj instali Zoom-aplikaĵon, se antaŭe vi ne faris tion. Tio estas akirebla de Google Play aŭ App Store.
2- Se vi volas uzi vian komputilon, vi havas du alternativojn:
A- Uzi la lastan version de Mozilla FireFoxChrome
Tiukaze, tute facile klaku aŭ kopiu la supre menciitan ligilon kaj eniru en la Malferman Tagon.
B- Uzi malgrandan programon ZoomInstaller.exe kio estas elŝutebla el la retejo www.zoom.us 

Por teknika helpo: pretas dum sabato (ekde la 4:30 roterdame ĝis la fino de la programo) respondi al teknikaj demandoj de tiuj, kiuj havos problemon/demandon por enveni la MT-ejon en Zoom aŭ utiligi  ĝin:

Inĝ. Hamzeh Shafiee - Poŝtelefon-numero (Telegram aŭ Whatsapp): +98 912 209 9888 / Skype-identigilo (ID): hamzeh.shafiee;

S-ro Surush Mohammadzadeh - Poŝtelefon-numero (Telegram aŭ Whatsapp): +98 912 371 2429 / Skype-identigilo (ID): surushm.
-------------------------
DONACU!

La evento estas senpaga, sed via subteno estas tre bonvena! Referenca donacpropono por la evento varias inter 9 EŬR kaj 67 EŬR. La celo estas akiri pro la evento 850 EŬR por UEA. 

Unua celo: 330 EŬR. Kiel legeblas en la Gazetara Komuniko 865, la enhavo de la dokumenta DVD "Vizito al la Centra Oficejo" estis disponigita en la jutubkanalo de UEA. Estas tamen ankoraŭ 22 ekzempleroj de tiu DVD en la stoko de la libroservo kaj UEA ŝatus donaci tiujn DVD-ojn al homoj, ĉefe al E-instruistoj, kiuj utiligos la DVD-ojn. Jam estas listo de tiuj homoj, kiuj efektive volas kaj utiligos tiun materialon, sed al ili ne eblas pagi. Konsideru donaci almenaŭ ekde 9 EŬR, ĉar tio estas la referenca vondoprezo de la DVD. Sed indus konsideri ekde 15 EŬR por kovri ankaŭ sendokostojn, se eblas al donacantoj. Per nur 22 donacoj de po 15 EŬR [(prezo+sendokosto) = 330 EŬR] ni sukcesos distribui ĉiujn DVD-ojn! 

Dua celo: 520 EŬR. Tio simbole ligiĝas al la loterio, kiu tradicie okazas por gastoj de la Malferma Tago. Tiuj donacoj helpos la kason de la Asocio kaj permesos al nin kun financa sekureco dissendi premiojn al gastoj. Eblas legi detalojn en la Gazetara Komuniko 866. Se nur dek el ni donacas 52 EŬR ni atingos tion!

Konsideru fari simbolan donacon de 67 EŬR (15 + 52) por UEA. Kiel sendi vian donacon vidu ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj - kaj ne forgesu averti al financoj@co.uea.org, ke via kontribuo estas por la “52-a MT”. 


Ligilo al la komunikoj de UEA: https://uea.org/aktuale/komunikoj/ (bv. aboni, se vi ne abonas).
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

uea.org
said(ĉe)co.uea.org

Interesiĝintoj

Administranto