(ĝis la 14-a de junio!) Konkurso por emblemo(j): Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la la ideo de
MondaFest' 2020 kaj
VK, UEA alvokas vin sendi proponojn pri emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per
alekska@gmail.com. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de
MondaFest’ 2020. La premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro povos aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj. Legu pli pri la eventoj ĉe:
https://eventaservo.org/e/mondafest2020.